|
Konsilio pri la aferoj de Litovio Minora
La Konsilio pri la aferoj de Litovio Minora (MLRT estas civitana organizaĵo, formita laŭ principo de kompetenteco kaj funkcianta laŭ socia principo. MLRT celas, ke litova etna terotorio – Malgranda Litovio (ML) restu en la nacia koncienco de litovoj, ĝi kolektas kaj prezentas informojn pri ML, starigas aktualajn demandojn de ML antaŭ Sejmo kaj Registaro de Litova Respubliko (LR). Precipan atenton MLRT direktas al Kenigsberga regiono (litove – Karaliaučiaus kraštas, angle – the Königsberg region, germane – das Gebiet Königsberg, ruse – Калининградская область./ , kiel efa parto de ML. Ekde oktobro de 1994 MLRT havas sidejon laŭ la adreso: Vilnius, str. A.Jakšto 9-203 (tel/fax.: 62-46-46, e-poŝto: mlrt@takas.lt).
MLRT estis fondita la 18 12 1989 kiel organizaĵo de Litova Supera Soveto (poste: Sejmo de LR). Laŭ perado de Sejmo, MLRT la 23 06 1993 enregistriĝis kiel sendependa neregistara organizaĵo. La ĉefo de MLRT ekde 1989 estas konulo de ML Vytautas Šilas (la anstataŭantoj – dr. A.Matulevičius kaj P.Cidzikas).
Jam en 1989 MLRT kompilis liston de la plej solvindaj demandoj pri la kultura heredo kaj pri problemoj de litovoj, loĝantaj en Kenigsberga distrikto, ekz., memormuzeo de kulturaganto Vydūnas en Tilze (rus. Sovetsk, monumento por la autoro de la unua litova libro M.Mažvydas en Ragainė (rus. Neman), fondo de litovaj infanĝardenoj kaj de litovaj lernejoj en la distrikto.
En 1993 MLRT prezentis al SEJMO kaj Registaro Memorandon pri politiko en Kenigsberga regiono kaj en 1994 projekton de Koncepto de la ŝtata politiko pri Kenigsberga regiono.
Ĉiam memoriganta pri la nesolvita jura statuso de Kenisberga regiono, MLRT en 1995 organizis en Vilnius la konferencon ”Potsdam kaj Litovio” kaj en 1996 eldonon de prelegaro “Potsdam kaj Kenigsberga regiono” kun resumoj en la angla, germana kaj rusa.
En 1998 MLRT atingis, ke Sejmo de LR deklaru la 30-an de novebro la tago de Tilzea akto (pri unueco de Litovio Minora kaj Litova ŝtato). Samjare, instigita de MLRT, la Ŝtata Komisiono pri litova lingvo akceptis decidon pri uzado de tradiciaj t.e. litovaj, loknomoj de Kenigsberga regiono en litovlingva informado.
MLRT prizorgis la ripeteldonon de insiste neniigita monografio de soveta etnologo P.Kuŝner, kiu konfirmis litovan etnopasinton de Kenigsberga regiono (ruslingve). Dektri membroj de MLRT verkis artikolojn por la unua volumo de la Enciklopedio pri ML, aperinta jarfine de 2000.
Lastatempe MLRT faras penojn por malkaŝo de soveta genocido en ML, por ke la demando pri plena demilitarigo de Kenigsberga regiono estu diskutata internaciskale. Aŭtune de 2001 MLRT planas internacian konferencon ”Nesolvitaj problemoj de Kenigsberga regiono”.
Litovio Minora
Litovio Minora (LM, angle: Lithuania Minor, germane: Kleinlitauen, litove: Mažoji Lietuva, ruse: Малая Литва) estas etna teritorio de baltoj (de nordaj prusoj kaj de minorlitovoj, kies memnomo estas lietuvininkai). La orienta duono de ML (ekde rivero Deimena, germ. Deime) en XIII j. estis parto de Litova ŝtato, gvidata de reĝo Mindaugas. En la fino de XIII j. tutan LM errobis la Germana (Krucmilitista) ordeno, kiu tie fondis ŝtaton Prusio (germ. der Deutschordensstaat Preusen). Nun la teritorion de LM regas tri ŝtatoj. La estinta Klaipėda regiono (germ.: Memelgebiet) ekde 1923 (krom 1939-1944) estas parto de Litova Respobliko. La regiono de Galdapė (germ.: Goldap) kune kun du trionoj de estinta Orienta Prusio en 1945 transiris al Pollando. La ĉefan parton de LM, la Kenigsbergan regionon (litove: Karaliaučiaus kraštas, germ.: Gebiet Koenigsberg) ekde 1946 admininstras Rusio kaj nomas la regionon “Kaлиниградская область”.
En la litova duonflanko de Kenigsberga regiono litovoj longan tempon konservis pli ol 90-procentan plimulton de la loĝantaro. Pro tio tiu ĉi teritoriparto eĉ ĝis 1871, kiam formiĝis la Germania imperio, en dokumentoj de Prusia ŝtato rezervis la nomon LITOVIO (germ.: Klein Litauen, Preussisch-Litauen, Provinz Litthauen).
En XVI j. la Kenigsberga regiono iĝis patrujo de la unuaj pruslingvaj kaj litovlingvaj libroj, ankaŭ formiĝloko de la komuna literatura litova lingvo. En 1547 en la urbo Kenigsberg estis eldonita la unua litova libro ”Katekismo” de M.Mažvydas. Samurbe en 1590 la minorlitovo J.Bretkūnas finis traduki litoven la tutan Biblion. La Kenigberga regiono maturigis por la litova popolo ankaŭ la unuan klasikulon de litova beletro – la poeton Kristijonas Donelaitis (1714-1780).
La 30-an de novembro 1918 la Konsilio de Litovio Minora per la Akto de Tilse deklaris la aliĝon de LM al Litova ŝtato. Ho ve, la Pariza (Versajla) Interkonsento departigis de Germania imperio nur la nordan pinton de Orientprusio, t.e. nur la Klaipėda regionon. La Kenigsberga regiono en 1945 laŭ la Potsdama interkonsento estis provizore restigita ĉe la aneksantlando – Sovetunio (ne al Rusio!). La administranto – soveta Rusio, deliktinta la internacian juron, okazigis genicidon de lokaj etnaj loĝantoj de Kenisberga regiono (de litovoj kaj de prusdevenaj germanoj), koloniis kaj militarismis ĉi baltan etnan terparton. Rusio ŝanĝis ĉiujn litovajn kaj prusajn ternomojn, eĉ akvonomojn al elpensitaj rusaj nomoj.
La grandŝtatoj dum la Potsdama konferenco sindeviĝis solvi la estonton de Kenigsberga regiono dum la “estonta packonferenco”. Litova Respubliko, kiel heredinto kaj protektanto de eŭropograva balta kulturo, esperas, ke la estonta konferenco konsideros ankaŭ interesojn de litovoj.
Internacia konferenco pri nesolvitaj problemoj
de Kenigsberga regiono
Konkludoj de konferenco
Genocidoj en Litovio Minora
Estonto de Kenigsberga regiono – kun Litovio!
Mapoi de administraj teritorioj, vd. administraj centroj
|